====== Hanuka-himno ====== ===== Teksto ===== Rok' de l' savo, nun al Vi glorantaj kantoj eksonu. Pregxodomon fondu Vi, ke dankoferojxn ni donu. Ne gxenu oferejon bojanta fiularo, pro gxojeg' kantigos min konsekrad' de l' altaro. Malfelicxo nutris min, cxagreno forton konsumis. En servut' kruela jam esper' nenia eklumis. Sed forta Lia mano dronigis Faraonon, lin kaj lian aron mar! glutis for kiel sxtonon. Sed en Lia sankta hal' ne korripozo min benis. Cxar idolojn servis mi, premantaj novaj alvenis! Min igis Eternulo svenigan trinki vinon, sed post sepdek jaroj jam Babilon havis filon. En la hasmonea temp' la siroj sin grandarigis turojn, murojn rompis for, oleon ecx malsanktigis. Miraklon tamen kauxzis en kruc' olea resto. Memorigas nin pri gxi nun oktaga la festo. {{tag>kanto litero_h hebrea himno}}