====== Hara fasketo ====== ^E-teksto|[[wpeo>Vladimir Türk]]| ^MIDI|{{:muziko:hara_fasketo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:hara_fasketo.png}} Dum Luno tra l'pejzagx' promenos kun graci' kaj logos al ekdorm' la stela dekor' fasketon haran fortondos mi al sxi al tiu, kiun mi tenas en kor'. Fasketon haran fortondos mi al sxi, sur mia kapkusen' gxi sxirmos min mi songxas rare nur sen vera fantazi', cxifoje en la songx' mi vidos vin. La songxon sxtelos nur krepusko sen pardon', la kantoj de l'birdar', cxielo blua de l'haroj, apud mi, tusxataj en la dorm' fortondos min tiu mateno frua Kaj sur blanka kapkusen', tordite en rondet' restos la rememor' - fasketo hara mi ne elektigxos kaj plu dronos en songxem' dimancxo venas ja la temp' ne gravas dimancxo venas ja, la temp' ne gravas. {{tag>kanto litero_h notoj midi akordoj}}