====== Harmoni' ====== ^Teksto/Muziko|[[klari mikola|Klára MIKOLA]] - Laca [[László GARAMVÖLGYI]]| ^Kantas|Mikola - Garamvölgyi| ===== Teksto ===== (Donu kredon al mi pri la pli bona futuro de la homaro, donu kredon al mi pri la bela finalo.) Vi scias, multaj en la mondo nur revas pri fresxa pan', ili vivas surstrate, sub ponto, ne sciante ecx pri varma ban'. Vi scias, multaj en la mondo suferas pro solec', ili songxas pri amika rondo, kaj ne helpas ecx ricxec'. Imagu, ke cxiuj en la mondo vivas en frateca am', sed tamen, vanas cxio, se mankas ilia san'. Vi scias, ke la tuta mondo malsanigxas pli kaj pli, ne plu puras mara ondo, kaj suferas arbfoli'. Ne lasu, ke mortu la mondo, ne lasu, ke gajnu malsan', ne lasu, ke manku la pano, ne lasu, ke manku la am'! Harmoni' — jen la vorto, harmoni' en via kor', harmoni' — jen la vorto nun kaj en cxiu hor', harmoni' — jen la vorto, harmoni' en amika rond', harmoni' — jen nia songxo — en ni kaj en la tuta mond'. {{tag>kanto litero_h esperanto}}