====== Havu kompaton ====== ^Muziko|Rusa cigan-melodio de Rapuŝkin| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|adapto| ===== Teksto ===== La rigardo de vi estas luma radi' Kun varmiga kares' kiel sun' de somer'. Dum rideto de vi dedicxita al mi Paradizo de ravo farigxas la ter'. Do ne lasu min sola, ne turnu for La cxielon de via okul'. Mia vivo sen vi estus sen valor', Estus migro tra nokt' kaj nebul'. Apud vd cxiu spir' estas ama admir', Cxiu penso ador', felicxeg' cxiu sent', Sed post via forir' nur senfina sopir', Senespera dolor', senkonsola turment'. Tial havu kompaton, angxelo vi, Mia suno, ne turnu vin for. Ne lasu min sola, por ke al mi Ne rompigxu pro larmoj la kor'. {{tag>kanto litero_h esperanto}}