====== Hazarde ====== ^Teksto|[[jopedan]]| ^Muziko|[[jxak le puil]]| ^Kantas|[[jxak le puil]]| ===== Teksto ===== Hazardo, sur la polva bret' Kusxadis longe la libret' Vi legis gxin sen ia pet' Interesigxis pri projek'. Vi strebis tra la granda mond' Kun parolantoj al renkont'. Vi iam pensis pri refond', Gxis trovo de maljuna rond'. Vin tie ne plu regis sol' Progresojn gxuis vi sen vol' Vi skribis pene pri l’ idol' Al vi alvenis cxi-parol': «Vi estas nova la talent', Kaj vin ni lauxdos sen atent'; El nia sxima mortotent', Vi vekas nin per gxojosent'». Kaj dauxrigis iom la progres', Laboris vi sen ia cxes', Pri cxiuj temoj sen permes' Vi ne plu estis nur promes' Gxis kiam venis la mesagx', La senesper' de via agx'; Vin oni taksis pri malsagx', Foriris vi el tiu kagx'. Hazarde sur la polva bret', Kusxados longe la libret', Vi legos gxin sen ia pet', Interesigxos pri projekt'. {{tag>kanto litero_h kasedo}}