====== Hejmen ni velas ====== ^Muziko|skota popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Reto Rossetti]]| ^Origina titolo|Westering home| ^MIDI|{{:muziko:hejmen_ni_velas.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:hejmen_ni_velas.png}} Belas Nipono kaj bunta Malaj', bravas la pompo de l'ricxa Kataj', tamen pli ravas celadi al kaj' de l'hejma insulo Isla1. //Refreno:// >Do hejmen ni velas kun kanto en vent', helas okuloj, adiaux lament', amo alridos nin en okcident', kara insulo mia. Staras popol' okcidenta en sol', gaja kaj sagxa kun kora bonvol', tien mi volas, cxar jen mia rol', cxe miaj en hejmo Isla. //Refreno// 1 Prononcu: Isla = Ajla {{tag>kanto litero_h kanto skota popola notoj midi}}