====== Hejmlanda kanto ====== ^Melodio|cxe: [[wpde>Anton Wilhelm Florentin von Zuccalmaglio]], 1840| ^Germana titolo|Abendlied| ^~ teksto|[[wpde>Kein schöner Land in dieser Zeit]]| ^~ auxtoro|cxe: [[wpde>Anton Wilhelm Florentin von Zuccalmaglio]], 1840| ^E-tradukinto|Otto Bonte| ===== Teksto ===== Ho, mia kara hejma ter'! Plej bela sur la tuta sfer', >kie ni kunvenas, kie ni promenas dum la vesper’. (2-foje) En tiu valo ofte ni Renkontu nin en harmoni’, >ree gxojante, ree kantante, se donos di'. (2-foje) Cxi tie ofte sidis ni kun gaja rondkant-melodi’, >de l’ amikaro, tra la kverkaro eksonis gxi. (2-foje) Adiaux karaj fratoj nun, admonas levigxinta lun'; >Sed post malhelo sur la cxielo ekbrilos sun’. (2-foje) {{tag>kanto litero_h germana}}