====== Heliko sur mia manplato ====== ^Muziko kaj esperanta teksto|[[Mihxail POVORIN]]| ^Esperanta plenumo|[[Mihxail POVORIN]]| //Por la kanto Mikaelon inspiris heliko, kiun li renkontis en esperanta tendaro en Tarĥankut (Krimeo) la 5-an de julio 2008. La kanto estas unu el liaj pluraj originalaj kantoj, dediĉitaj al etaj estaĵoj (ofte insektoj, sed ĉi-okaze gastropodo).// ===== Teksto ===== Heliko sur mia manplato – Ne muŝ’, ne skarabo, ne blato. Ĝi milde tremetas, Forlasi ĝin petas: Pro timo, aŭ ĉu pro malsato? Samkiel apude sur muro, Surhaŭte jen glita mukspuro. La manon ĝi tiklas, Ĝi tute ne viglas. Jen tia kreaĵ’ de l’ naturo. Post pluv’ en tendar’ ĉio novas, Helikoj sin ĉie elmovas. Sed stri’ de asfalto Ne helpas al salto: Ĝin ili transrampi nur povas. Ĉi loko ja ege danĝeras: Jen homo paŝanta aperas. Nur krako malforta – Helik’ estas morta. Sed li sen rimarki preteras. Mi estas nun tre gajhumora. Min kaptas savemo bonkora. Besteto fragila, Jen loko azila De l’ paŝoj minacaj pli fora. Ni tiom helikojn similas… Ni ofte kunvenas, babilas. Ni sidas, ni multas, Ni ĉiuj aŭskultas, Ne hastas kaj ne maltrankvilas. Kaj kiel heliko sur pado Tre lantas la verda movado. Ni ofte naivas, Ni pigras, pasivas, Nin bremsas kverela debato. Ĉu iu potenco supera Kun sama helpemo sincera Per movo amika De mano fortika Nin portos al cel’ nia vera? ===== Muziknotoj ===== {{:heliko_sur_mia_manplato_korektita.png?600|}} {{tag>kanto litero_H Rusio barda}}