====== Hieraŭa knabin' ====== ^Teksto|[[http://www.antoniovega.org/|Antonio VEGA]]| ^Muziko|[[http://www.antoniovega.org/|Antonio VEGA]]| ^E-teksto|[[Manuel PANCORBO CASTRO]]| ^Kantas|[[http://www.nachapop.net/|Nacha Pop]]| Emblema kanto de la t.n. //madrida movado// kiu ekis en la 80aj jaroj. Ĝi iĝis simbola por tuta generacio. ===== Teksto ===== {{ overstream>nre6e4inm1sd|El Televida prezento de 1980j}} ''[[fdim|F#m]] [[Em]] [[D]] Ajnan plian tagon vi forgesas pri temp' [[Em]] [[A]] [[G]] ekkuŝas apud mi eĉ sen konsenton atend' [[fdim|F#m]] [[Em]] [[D]] La trempitaj stratoj vidis infanan vin, [[Em]] [[A]] [[G]] nun via kor' reploras en silenta pasi'.'' //Refreno//: >''[[D]] [[A]] [[G]]'' >'' Rigardo tra l' fenestro, hieraŭa knabin' '' >''[[D]] [[A]] [[G]]'' >'' ludanta kun la floroj en la ĝarden'.'' >''[[fdim|F#m]] [[Em]] [[D]]'' >'' Estas tro malfrue por kompreni min,'' >''[[A]] [[G]] [[D]]'' >'' knabin' reiru hejmen lasu min sen ĉagren'.'' En la ĉambron iras la matena lum' viaj oraj haroj tre similas al sun'. Poste vi aŭskultas kantojn kun fervor', muzikon kiu milde tiras nin al amor'. //Refreno (ŝanĝita)//: >''[[D]] [[A]] [[G]]'' >'' Rigardo tra l' fenestro, hieraŭa knabin' '' >''[[A]] [[G]] [[D]]'' >'' Estas tro malfrue por kompreni min,'' >''[[A]] [[G]] [[D]]'' >'' kaj mia kapo svenas memorante vin'' (//4-foje//) ===== Eksteraj ligoj ===== * Hispanlingva titolo: //[[http://members.fortunecity.es/sololetras/canciones/letra_can/canc_145.htm#chica_de_ayer|La chica de ayer]]//. Klaku la ligilon por atingi la originalan tekston. * [[http://www.sonykar.com/kar-es/l-n/Nacha%20Pop%20%20%20%20%20%20La%20chica%20de%20ayer%20.KAR|karaoka dosiero]] (hispanlingva). {{tag>kanto litero_h popo hispana akordoj filmo}}