====== Hieraŭ ĵus ====== ^Muziko|[[Paul McCartney]]| ^Esperanta teksto|[[PEJNO Simono]]| ^Tipo|traduko ^Originala plenumo|[[The Beatles]]| ^Originala teksto|[[Paul McCartney]]| Plia traduko (post [[Kredis mi]] kaj [[Bela tag']]) de fama originalo. ===== Teksto ===== Hieraŭ ĵus – Ŝajnis miaj zorgoj ĉiuj for. Nun revenas jena vivangor'. Ho kredas mi je hieraŭ ĵus. Sen aviz' – Mi iĝis mia propra parodi'. Preme pendas ombroj super mi. Hieraŭ venis sen aviz'. //Refreno:// Kial fuĝis ŝi? Kiel scii, Sen adiaŭ'? Ĉu jen misa vort'? Kia sort' Sen hieraŭ'! Hieraŭ ĵus – Amo jen korludi spontanee. Nun montriĝu iu plorkaŝej'. Ho kredas mi je hieraŭ ĵus. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://wayback.archive.org/web/20051123004821/http://ourworld.compuserve.com/Homepages/profcon/e_hier.htm Konservita versio de iama paĝo de “Profcon”, kun melodio. * https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hiera%C5%AD_%C4%B5us&oldid=3713321 - Ĉerpita el la esperantlingva vikipedio, ne plu tie montrata, pro originaleco. {{tag>popo kanto litero_h angla}}