====== Himno al kunloĝado ====== ^Teksto|[[KONISI Gaku]]((auxtora permeso por publikigo ricevita))| ^Muziko|[[KONISI Gaku]]| ^Kantas|[[KAWAMOTO Hiromi]]| ^MIDI|{{:muziko:Himno_al_kunlogxado.mid}}| El la kasedo [[antaux_du_jaroj|Antaŭ du jaroj]] ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Himno_al_kunlogxado.png}} Venas jen samideanoj sub serena la ĉiel'. Peze pendas de la manoj la valizoj kun la ŝvel'. Sed antaŭen, niaj anoj, jam proksimas nia cel'. //Refreno:// > Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'! > Vivu, vivu, kunloĝado, gardas nin la verda stel'! Antaŭ ĉio nin akceptas Lia Moŝto la kasist'. La monujon li neglektas; ne utilus ja protest'! Do fidele ni respektas la kotizon sen rezist'. >//Refreno// Kaj atendas nin severaj la gvidantoj kun minac'. Dum la tagoj senbieraj ni lernados sen grimac'. Sed ne plendu ni mizeraj, ni ne loĝas en palac'. >//Refreno// La slogano sorĉe krias: "Ĉiam nur en Esperant'!" Jam paroli ekfobias ĉiu ŝafo-komencant'. La spertuloj tamen scias: estas ĝi reklama kant'. >//Refreno// Se dum nokto ni eksentas la solecon de l'anim', nin allogas, dolĉe tentas la loĝejo por virin'. Sed domaĝe, ni prudentas, ne transiros tra la lim'. >//Refreno// Sed se iu Julieta elŝteliĝos por parol', mi, Romeo, estos preta ŝin brakumi por konsol'. Kaj por rendevu' dueta ne necesos protokol'. >//Refreno// Do ni umos je umumo por uminda harmoni', ĉar umante en reumo umaj umoj umos pli. Kaj se umon sekvos umo, umos ŝi kaj umos mi. >//Refreno// ===== Poŝtelefone ===== ===== Tonsilabe ===== ===== Eksteraj ligoj ===== {{tag>kanto litero_h esperanto notoj midi akordoj himno}}