====== Himno de danko ====== ^Teksto & Muziko|[[wpeo>Harrison_Hill|Harrison HILL]]| Kredeble, ĝi estis komponita okaze de la morto de [[wpeo>zamenhof|L. L. Zamenhof]] {{ :muziknotoj:himno_de_danko.png?800 }} ===== Teksto ===== Majstro, ne mortis vi, nur velkis korpo via; venis l' anim' el Di', kaj ĝi restadas nia, ni fidu do al Li. la Forto vera, dia. Dio inspiris vin per saĝo pacienca, Li do inspiru nin per Sia fort' potenca, por ke ni sekvu vin al vero la esenca. Ĉio ja, kion vi pro beno al homaro zorge elpensis: ĝi, kun ĉiu ajn bonfaro postvivas vin en ni, la via kolegaro. Nun dankos Dion ni el plej profunda koro, ho! kara Majstro vi, pro via vivlaboro: ĝis en Ciono(*) ni revidos vin en gloro. ===== Muzikfolioj ===== * {{:muziknotoj:himno_de_danko_pdf_.pdf|Originala ĥoraranĝo}} por 4-voĉa gea ĥoro SATB; atentu, ke la eldonisto ŝanĝis //Ciono//(*) al //Eterno//, cele al pli universala religieco {{tag>kanto litero_h esperanto movada hxormuziko notoj religia}}