====== Himno de junularo ====== ^Muziko|A. NOVIKOV| ^Teksto|L. OŜANIN| ^MIDI|{{ :muziko:himnodejunularo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:himnodejunularo.png}} Juna gento de l’ mondo, kiu revas pri vivo en pac’, por felicxa estonto luktu kontraux milita minac’! Sur la maro, sur tero nin firmigas espero, ke junularo, en solidaro marsxas sur nova voj’. >Refreno: Limojn rompas, ne rekonas nia kant’, juna kant’ nova kant’! De cxi kanto ehe sonas mia land’, via land’, cxiu land’. Dum tuta ter’ revas kun ni nun pri la liber’, tra la mondo venke flugas nia kant’, juna kant’, nova kant’! ===== Teksto-2 ===== ^Muziko|A. Novikov| ^Teksto|L. Osxanin| ^Traduko|J. Misxin kaj G. Gusev| ^MIDI|{{ :muziko:himnodejunularo.mid}}| //Versio, aperinta en la papera kantaro "Eternaj kantoj" en Bulgario en 1985.// Junular' diversgenta, revas ni pri la paco sur Ter'. En la jar' sxtormoventa luktas ni por felicxa liber'. Sur la tero kaj maro auxdu min, junularo, cxiu junagxa donu la manon, venu al ni amik'! >Refreno: Kantas kanton amikecan junular', junular', junular'. Ne forvelkos nia kanto dum miljar', dum miljar', dum miljar'! >Nun tiu kant' ripetiĝas en la mondrefren'. Ne forvelkos nia kanto dum miljar', dum miljar', dum miljar'! Sxtala tondro milita cxiam sonas en nia memor', sango kune versxita amikecon sigelis en kor'. Do, honestaj anime, kune marsxu sentime, bono popola, hela morgauxo estas en nia man'! >Refreno En la koroj kun ardo ni ripetas la jxuron de l' jun', nia sankta standardo de homrajtoj levigxas al sun'. Ree nigra minaco fosas tombon al paco. Luktu honesto, kontraux tempesto, kontraux milita flam'! >Refreno ===== Teksto-3 ===== ^Muziko|A. Novikov| ^Teksto|L. Osxanin| ^Traduko|I. Misxin, K. Gusev, N. Rytjkov| ^MIDI|{{ :muziko:himnodejunularo.mid}}| //Versio el lernolibro "Bazo de Esperanto" ("Основы эсперанто") de I. V. Sergeev, Moskvo, 1961.// ==== Himno de l' demokrata mondjunularo ==== Junular' diversgenta, Revas ni pri la pac' kaj liber', En cxi hor' sxtormoventa Luktas ni por felicx' sur la ter'. Sur la tero kaj maro Auxdu nin, amikaro, Cxiuj junagxaj Donu la manojn, Venu al nia vic'! >Refreno: Kantas kanton amikecan junular', Junular', junular', Kaj ne mortos tiu kanto dum miljar', Dum miljar', dum miljar'. Nun tiu kant' Ripetigxas en Tutmondrefren' Kaj ne mortos nia kanto dum miljar', Dum miljar', dum miljar'. Sxtala tondro milita Ne forvelkas en nia memor', Sango kune versxita Amikecon sigelis en kor'. Vi, honestaj, do nune Cxiuj staru ni kune, Homa felicxo, Hela morgauxo Estas en nia man'! >Refreno En la koroj kun ardo Ni ripetas la jxuron de jun' Nia sankta standardo De homrajtoj levigxu al sun'. Vane nigra minaco Fosas tombon al Paco, – Cxiu honesta Arde protestu Kontraux milita flam'! >Refreno {{tag>kanto litero_H rusa midi notoj}}