====== Himno de la paco ====== ^Muziko|Václav KOLSKÝ| ^Esperanta teksto|Jan FILIP| ===== Teksto ===== Sub la verda flag´ ni preĝas Vin, ho, eterna estro de la mondoj. Donu, ke la pac´ etendu sin sur la tero, eĉ sur maraj ondoj. Refreno: >Glor´ al Dio, paco al homar´, >estu sur la ter´ dum ĉiu jar´. Ni penegas, ke la tuthomar´ jam interpaciĝu, trankviliĝu. Malaperu la malama bar´, ĉiuj homoj la fratar´ fariĝu. Benu nian pacan penon, Di´, ĉar vi estas mem boneco ama. Certe ja deziras ankaŭ vi , ke en mond´ estiĝu pac´ ĉiama. Stelo de la paco, de l´ esper´ sur la verda flago nia estas. Brilu ĝi sur tuta nia ter´, kiu ĝis nun en batalo restas. Nia kolegaro, penu ni , ke sub nia flag´ tutmond´ stariĝu, ke la paca monda harmoni´ kun la ben´ de Di´efektiviĝu. {{tag>kanto litero_h}}