====== Himno Por La Virino ====== //Auxtoris, komponis, muzikas [[Jx.Dan']], esperantigis, kantas Bert Schumann kun Jx.Dan'.// ===== Teksto ===== En la sufero de via sin', vi estas virin' por nia naskotago, kaj en cxiu horo de nia viv', ni ne povas forgesi vin. Rendevu' vespera kun kiseto, amon donas vi kaj oferas vin el via fundo sen reten', Ni ne povas forgesi, ke vi estas //Refreno:// >Virino por l'unua tago, >virino por l'amorado, >virino de l'unua tago, >virino por cxiame. Viaj korpoj ofte desegnatas de pentristoj cxiam fascinataj pro viaj formoj ronde glataj, ni ne povas forgesi vin. Viroj kun vortoj de pasio flirtas kaj parolas nur pri am', ne vin lasu tenti, cxarmi tuj, cxar ili neniam forgesas, ke vi estas >//Refreno// En la sufero de via sin', vi estas virin' por nia naskotago, kaj en cxiu horo de nia viv', ni ne povas forgesi vin. >//Refreno// {{tag>litero_h kanto}}