====== Hiphopa Epopeo ====== ^Teksto|?| ^Muziko|?| ^E-teksto|?| ^Kantas|[[La Pafklik]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>NL1ziTCluMw}} (karaokeo preciza) "Kara infanojn, nun la rakonto: la vera aventuro de la Pafklik" "jeeeeeeeeea!" Trankvile sidante je dorso de elefanto Tre agrable promenadi tra nia Esperanto Jen la duopo pli forta ol armeo de tataro Platana Jones, serĉado de "La Kristala vortaro" Fama vortaro kie troviĝas perfektaj oraj rimoj Denove viktimoj, temas pri nova repa krimo Ĉu pretas vi por iri al novaj horizontoj? kaj nun trapasi la miridan verdan monton Etaj simioj saltas de unu ĝis alia arbo Pro serpentoj ni multfoje elprenis niajn sabrojn Sed post tri monatoj da vojaĝo senhalte Ni venas al sekto de la du sinrigardantaj "E" Bedaŭrinde Elefanto puŝas statuon de Grabovski Ve rompas ĝin, nun sektanoj volas min boksi Al serĉado de la perfektaj oraj rimoj (Jen, jen, jen, jen venas) Kristala vortaro por venontan repaj krimoj (Jen, jen, jen, jen ve~, venas) Elefante ĝis la hindujaj landlimoj (Jen, jen, jen, jen, jen, jen venas - L~a vera aventuro de la Pafklik) For en miriga ekzotika land’ Trezoro kaŝiĝas ĉe la tenebra rand’ Ni iras serĉi plene de aventurem’ La Kristalan Vortaron en danĝera ekstrem’ Post rapida lernado de la loka dialekto Oni nin diras kie kuniĝas la sekto Kaj landano bonvolas montrigi nin La vojon tra la valo de la eterna nokto Sub luna lum’ ŝtelistoj forprenas niajn mapojn Nun por trovi direkton ni uzu niajn kapojn Natura instinkto renkontigas al ni virinon Plene da misteroj en templa ruino Ĉarme ŝi gvidas min arbaren ĝis La eniro de la kristalejo ĉe palis' Sed mi ekfalas pro ŝia venena kis' Ekatakas min kaŝita komplic' (Lia animo estos makulita de sango - mi avertas vin) Al serĉado de la perfektaj oraj rimoj (Jen, jen, jen, jen venas) Kristala vortaro por venontan repaj krimoj (Jen, jen, jen, jen ve~, venas) Elefante ĝis la hindujaj landlimoj (Je..~..~..~..~.., jen venas - La~.., la~.., la~.., la vera aventuro de la Pafklik) Ene allogita pro belega knabin' kiel feo Sed Aga Hari trompas nin per ŝia Teo Kio enas la trinkaĵo? "sukera veneno..." Tro malfrue nun fluas tra nia vejno Mi konscias vane ke mi estis intrigita Ekfalas ni je la veko: ŝnur-ligita Kaptitaj kune en kruela draka kripto Sed per dikfingro kapablas fajrilon kapti Kaj ligojn bruligi, nun povas ni eskapi Tra eta koridoro, kaŝas nin dum nia forkapto Saltado al sekreta sankta salono ene jen ĝi Tuj ni kaptas ĝin kaj forkuras kun energi' Tiele ekas de La Pafklik la fek vera histori' Hiphopa kompilo -la fek vera histori - volumo unu jes ja...., jes, ja.... Al serĉado de la perfektaj oraj rimoj (Jen, jen, jen, jen venas) Kristala vortaro por venontan repaj krimoj (Jen, jen, jen, jen ve~, venas) Elefante ĝis la hindujaj landlimoj (Je..~..~..~..~.., jen venas - La~.., la~.., la~.., la vera aventuro de la Pafklik) {{tag>kanto litero_h filmo e-sona_filmo esperanto hiphopo}}