====== Hirundo ====== **Hirundo** estas kanto de [[Julián Hernández]] ĉe la disko [[Por pusxi la cxaron|Por puŝi la ĉaron]]. ^Muziko|[[Julián HERNÁNDEZ]]| ^Esperanta teksto|[[Julián HERNÁNDEZ]]| ^Esperanta plenumo|[[Julián HERNÁNDEZ]]| ^Tipo| nova teksto | ===== Teksto ===== Hirundo, mi volas ion de via flugo, mi volas salti la mallumon, mi volas resti sen angor´. Hirundo, mo volas rompi la silenton kaj kolorigi mian rutinon, porti la ridon al mia dom´. Hirundo, kien iris la lumo, kien la harmonion, malvarmas la kor´. Hirundo, ne plu estas kompreno, jam mortis la espero amo flugis for´ . Hirundo, ne lasu min en la malĝojo, mi povas flugi se vi volas, por mi ja estas decida hor´. Hirundo, mi ja bezonas vian konsilon, mi ja kalkulas je via fido, ne lasu min kun la dolor´. Hirundo, respondon, mi petas, diru ĉu vi povas, temas pri favor´. Hirundo,ne plu esti kompreno, jam mortis la espero, amo flugis for´. {{tag>kanto litero_h}}