====== Ho Am-Rabio ====== ^Teksto|[[Jx.Dan']]| ^E-teksto|[[Bert SCHUMANN]]| ^Muziko|[[Jx.Dan']]| Auxtoris, komponis, muzikas [[Jx.Dan']], esperantigis, kantas Bert Schumann. ===== Teksto ===== Sub ardaj varmoj someraj el via korpo gutas sxvitoperloj. En miaj haroj vian sxviton mi sentas kaj vian fortan deziron. En tiu cxambro sen lum' niaj korpoj sin donas nun al tiu plezuro de la sensoj senmezure, intense. >Ho, amrabio. Donu vin, mia amato. Pluvego el nuboj fugxas, ventego sub tondro mugxas. Inundas fulmoj dum tempeto, nin malkovras laux mova silueto. De fora muziko idilia alflugas ritmo incita, kiu instigas ambaux nin al plezuro ami sen fin'. En tiu varmo sxvita ekzalte korpon vi lasas vivi senhalte. Matene vi senspirigxas tenere. Forlasu min nun kaj gxis vespere. {{tag>litero_h kanto}}