====== Ho belulin' ĝis ====== ^Teksto\\ Muziko|Itala kanto Bella ciao!| ^E-teksto|[[wpeo>Renato CORSETTI]]| ===== Teksto ===== Iun matenon vekigxis mi Ho! Belulin', belulin', belulin', gxis, gxis Iun matenon vekigxis mi Kaj tie estis malamik' Ho! Partizano forportu min Ho! Belulin', belulin', belulin', gxis, gxis Ho! Partizano forportu min Cxar mi estas cxe la mort' Kaj sen mi mortos kiel partizano Ho! Belulin', belulin', belulin', gxis, gxis Kaj se mi mortos kiel partizano Vi devos entombigi min Mia tombo estu sur la montaro Ho! Belulin', belulin', belulin', gxis, gxis Mia tombo estu sur la montaro Cxe la ombro de floreg' Kaj la popolo tien ironta Ho! Belulin', belulin', belulin', gxis, gxis Kaj la popolo tien ironta Certe diros: "Bela flor'!" Jen estas floro de partizano Ho! Belulin', belulin', belulin', gxis, gxis Jen estas floro de partizano Mortis li por liberec' {{tag>litero_h kanto}}