====== Ho Cxarmulin ====== ^Teksto|S. Vajnblat| Sxerca kanto de S. Vajnblat. Foje gxi estas kantata je la melodio de [[Vespera sonoro]], kiu bele kontrastas kun la gaja teksto. ===== Teksto ===== Ho cxarmulin' de mia kor', vi kun obstin' ne kuru for. Atendas nin cxiela blu', mi amas vin kaj tiel plu. //Refreno, 2 foje:// >Mi revis kaj suferis, >al vi mi telefonis, >sed vane mi esperis, >sed vane vortoj sonis. Nin vokas nun mirakla tag', karesa sun', belega lag', odor' de pin' kaj birda bru', mi amas vin kaj tiel plu. >//Refreno// Al vi pri l'sent' fabelos ond', kaj kantos vent' pri la renkont'. Esperas gxin mi kun persist', cxar amas vin esperantist'! >//Refreno// {{tag>litero_h kanto}}