====== Ho, flirtu super mar' ====== ^Muziko|melodio de: Du danske Mand| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Ho, flirtu super mar' kaj land', vi, tuko de l’ verda stel'! de l’ sudo gxis la glacirand' kaj alten al la cxiel’! Malamon vi forigu, la pacon realigu, felicxon perfektigu, /:progresu en propagand'! :/ Rakontu pri la sankta fond' kaj kresko de l’ pacafer', elkriu al la tuta mond' la benon de l’ sankta ver', al gentoj kaj popoloj: „For, for de la idoloj kaj falsaj la simboloj, /:vi, homoj de l’ vasta ter'!” :/ Ni benas kaj adoras vin en plena, mondlingva hxor', vi ravas kaj allogas nin, ni gxojas pro via glor'! Ni sekvas vin en peno por paco kaj kompreno, por la tutmonda beno, /:felicxo de l’ homa kor'! :/ {{tag>kanto litero_h esperanto}}