====== Ho, je edz' edzino ekkoleris forte ====== ^Muziko|belarusa popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]]| ^MIDI|{{:muziko:Ho_je_edz_edzino_ekkoleris_forte.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Ho_je_edz_edzino_ekkoleris_forte.png}} Ho, je edz' edzino ekkoleris forte, Grimpis sxi sur fornon kaj kusxas senvorte. la karulo-edzo sxin konsoli volas, Sola cxe la forno pasxas kaj parolas: "Levu vin, amata, vin atendas vino!" "Lasu min kvieta gxis la morta fino!" "Levu vin, amata, vin atendas teo!" "Lasu min kvieta en sopir' kaj veo!" "Levu vin, amata, vin atendas brando!" "Drinku mem kun via ebriula bando!" "Levu vin, amata, petas vin bastono - Triston mi bastonos for je via bono!" La edzin' levigxis, kvazaux sxi ne kusxis, La karulon kisis, brake cxirkauxtusxis: "Dankon, mia kara, pro la kuracilo, Vi malsanon mian pelis for kun brilo! Ne la korp' nek ostoj gxenia min en vero, - Kusxis mi surforne sole pro kolero!" {{tag>kanto litero_h belarusa popola notoj midi}}