====== Ho, ke nur dio amu nin ====== ^Muziko|cxehxa popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]| ^Origina titolo|Aby nás Pán Bůh miloval| ^MIDI|{{:muziko:ho_ke_nur_dio_amu_nin.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:ho_ke_nur_dio_amu_nin.png}} Ho, ke nur Dio amu nin, amu nin, pekojn pardonu en la fin', en la fin'. Ni pregxas Dion, petante tion, ah, ke nur Dio amu nin, amu nin. Ho, kia la plugad' sen plugil' kaj sen rad', ho, kia la plugad' sen cxevalet'? Cxi-tia pluglabor' — ja aminduma hor', ja aminduma hor' sen la kiset'. Nun oni kun obstin' al vidvo donas min, al vidvo donas min, ne volas mi. Koron al mortintin' li donis, al mi gxin ne donus, al mi gxin ne donus li. {{tag>kanto litero_h cxehxa popola notoj midi}}