====== Ho, kiel bela la arbar' ====== ^Teksto|[[H. C. Andersen]]| ^Esperanta teksto|[[S. K. Nielsen]]| ===== Teksto ===== Ho, kiel bela la arbar', kuk-kuk, kuk-kuk, falera, kun bela, verda foliar', kuk-kuk, kuk-kuk, falera. La junular' en amebri' promenas ofte tie cxi. /: Kuk-kuk, kuk-kuk, falera. :/ En luna brilo iras ni, kaj ankaux sub la sunradi'. De la kukol' ekscias vi, cxu pli da kisoj havos vi. Nur pensu pri gajec' kaj gxoj', kaj iru laux la hela voj'. Kaj la kukolo kantas pri la amo inter li kaj sxi. {{tag>kanto litero_h dana}}