====== Ho, Malantaŭ Bosko ====== ^E-teksto|D. Kolker| Ukraina popolkanto. Tradukis D.Kolker. ===== Teksto ===== '' [[C]]'' ''Ho, malantaux bosko,'' ''[[F]] [[C]]'' ''Ho, malantaux verda,'' ''[[F]] [[C]]'' ''Tie plugis junulino'' ''[[G7]] [[C]]'' ''Per bovido verva.'' Plugis sxi plugetis, Krii "Hej!" ne povis. Kaj, felicxe, muzikiston Tie sxi bontrovis. Ludis li, ludadis, Per okuloj strabis, Mi ne scias, ne imagas Li al kio strabas. Cxu al cxi bovinoj, Cxu al miaj bovoj, Cxu al mia vizagxeto, Cxu al nigraj brovoj? Tiuj cxi gebovoj Baldaux formortacxos. La vizagxo kaj la brovoj Al mi cxiam placxos. {{tag>kanto litero_h ukraina popola}}