====== Ho, Normandi' ====== ^Esperanta teksto|[[A.Ŝefer]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Ma Normandie| ^Originala teksto|[[Frédéric Bérat]]| ^Muziko|[[Frédéric Bérat]]| ===== Teksto ===== Ho, cxe l’ reven' de la printempo post vintra frost' kaj malvarmec' en mia bela, franca lando la suno brilas en helec'. Ho, kiam cxio reverdigxas, la hirundar' al Normandi' revenas, — dum mi malgxojigxas, naskigxolando kara, nur pro vi! Mi konas Svislandeton belan kun gxia negxomontcxenar', en Italuj' cxielon bluan, Venizon kun la gondolar'. Sed vidis landon mi nenie similan al la Normandi'; felicxa mi nur estas tie en vi, naskigxolando, nur en vi! En cxiun vivon venas horo, en kiu cxesas la revad'; bezonas tiam cxiu koro konsolon per la memorad'. Se cxesos mia kantinspiro, mi venos tuj, ho Normandi', al vi pro mia korsopiro, Naskigxolando kara estas vi! {{tag>kanto litero_h franca}}