====== Ho, paca dana riveret' ====== ^Teksto|Jeppe Aakjær| ^Esperanta teksto|[[C. Graversen]]| ===== Teksto ===== Ho, paca dana riveret', laux boskorand' kaj florobed' al sala fjord' vi fluas; kaj via dolcxe flustra stri', en niaj songxoj kantas gxi; danion bele garnas vi, dum tra l’ epokoj bluas. River-giganton de montar' tondrantan kontraux roka bar' multloke mi ja konas, neniun tamen kiel vin, dum post pluvad' la tagofin' en pacaj nuboj volvas sin, kaj sxaf-tintiloj sonas. Al vi logigxas vir', virin', fortkolorulo kaj albin' en cxia vestospeco; ecx avon kun la kverkbaston altiras via luma zon', kaj sub la blanka vertokron' li revas pri l’ juneco. Kaj cxiu amvundita kor' ploranta pro animdolor' alvenas vin sen timo; cxu knabinet' aux forta vir', fidele flustras via lir' konsolon pri la amsopir', trankvilon por l’ animo. Ho, gajmurmura riveret', en via cxarma societ' fresxigxas pens' kaj sento. En lulkanteta melodi', en la popola poezi', en nia lingvo kreas vi sonoron de argxento. {{tag>kanto litero_h dana}}