====== Ho permesu vin kiseti ====== ^Teksto|[[Urszula TUPAJKA]]| ===== Teksto ===== Vi cxiam kantas jenon al mi, ke vi min konas jam tagojn tri, salutas panjon, fratinon Danjon kaj ecx la hundo konas vin. Sed cxe adiauxo vi plendas, ke cxe kisproveto mi diras ne, sed vi kun ardo kaptas hazardon kaj forbatalas mian ne. //Refreno:// >Ho permesu vin kiseti, plu ne diru ne, mi ne volas vin koketi, sed nur ami tre, malfacilas la parolo, pro kuragxomank', (2-foje) kisi kontraux via volo, diktas varma sang'. Sed pasis pluraj monatoj tri, kun rozbukedo aperis vi, salutis panjon, fratinon Danjon kaj ecx la hundo sekvis vin. Kaj cxe adiauxo mi jxetis min sur vian kolon, kaj kisis vin kaj vi kun ardo kaptis hazardon, kaj gxoje flustris nur al mi...! //Refreno// {{tag>kanto litero_h esperanto}}