====== Ho Resaluton Kara Betulin ====== //Teksto kaj muziko de [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Ho, resaluton, kara betulin'! Jen estas mi, gxuanta vin brakumi Kaj rememori tempon kiam juna Mi la unuan fojon premis vin. Vi ne þangxigxis de cxi fora temp'. Ja vivon havas vi suficxe longan. Kaj mi ekhavis sperton por apogo, Kaj restis fore de la viv' printemp'. Sed tiu sento, kiun donis vi, Varmigas min gxis nun kaj donas fortojn. De vi mi scias - arboj kvazaux homoj Soifas same pri amplena viv'. Adiaux, arbo. Do, revenu mi Al bosko kun aliaj vivolegxoj. Kunprenas mia koro vian pregxon. Mi vin memoros, kara amikin'. {{tag>litero_h kanto}}