====== Ho se mi konus ====== ^Muziko|cxehxa popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]| ^Origina titolo|Kdybych já věděl| ^MIDI|{{:muziko:ho_se_mi_konus.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:ho_se_mi_konus.png}} Ho, se mi konus morthoron, kverkon mi tuj forhakus por fari cxerkon. La kverkan cxerkon, kovrilon blankan, ke cxiuj havu vangon larmantan. Kaj sur kovrilo estu kaliko, ke cxiuj sciu min katoliko. Kaj sur kaliko verda kron' flora, cxar mi ja estas frauxlo honora. En tiu krono estu la rozo, ke oni sciu, kies ripozo. En manojn donu la rosmarenon, por ne atendi mian revenon. Ses virgulinoj kaj ecx ses frauxloj min portos en la tombon sub arboj. Largxegan sxtonon sur tomb' starigu kaj jenajn vortojn nur sur gxi skribu: Ah, kusxas, kusxas en tombo tiu, por kiu pregxu knabino cxiu! Dum viv' vin amis tiu junulo, nun pregxu por li, bela okulo! {{tag>kanto litero_h cxehxa popola notoj midi}}