====== Ho, suno mia ====== ^Muziko|E. di Capua| ^E-teksto|[[wpeo>K. H. Sisido]]| ^Origina titolo|O sole mio| ^MIDI|{{:muziko:ho_suno_mia.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:ho_suno_mia.png}} Ho, bele brilas sur cxiel’ la suno en la serena blu’ post la tempesto, en vento fresxa pompe kiel festo, ho, bele brilas sur cxiel’ la suno. //Refreno:// >Sed kun okuloj vi estas pli, ho, suno mia, ja estas vi, ho, sun’, ho, suno mia, ja estas vi, ja estas vi. //Refreno// La lumo brilas cxe fenestro via kaj de interne jen, kun eleganto auxdigxas bele via dolcxa kanto, la lumo brilas cxe fenestro via. //Refreno// En nokto kiam iras for la suno, renkonte venas mi melankolie sub la fenestron kaj atendas tie, en nokto kiam iris for la suno. {{tag>kanto litero_h kanto itala notoj midi}}