====== Ho trajnkaravan' ====== ^Esperanta teksto|[[Rocxjo|Rogier Huurman]] kaj [[Gunnar Fischer]]| ^Esperanta plenumo|[[La Vipoj]]| ^Tipo|adapto| ^Originala plenumo|[[Jason Crest]]| Origina titolo de la kanto: "Waterloo Road", pli konata kiel "Les Champs Élysées" de Joe Dassin. La VIPoj preparis tiun tekston dum la Junulara E-Semajno (JES) 2014/15 en Weißwasser (Germanujo), kie ili prezentis ĝin dum la internacia vespero. Ĝi aperis kun ekzakte sama teksto en [[june_kaj_kune]], kun la strofoj kantitaj de 'Laura'. {{youtube>NAs2CpVhWbQ?medium}} //Ho trajnkaravan' prezentita dum IJK 2022// ===== Teksto ===== En maten' vekigxas ni, kunigxas jen en la staci'. La dorsoj plenaj je pakajx', granda sxtopajx. En trajno ecx ne unu hor, ni devas jam eliri for. Unua sxangxo kun sukces', ankoraux dek ses. //Refreno:// >Ho trajnkaravan'! >Ho trajnkaravan'! >En la vintro, en somer', de frumaten' gxis la vesper' >En eta trajno cxien ajn per trajnkaravan' Malalta estas la kotiz', pagu gxin al organiz' en euxroj, steloj, iel ajn, kontante en trajn'. Venas kontrolisto nun, minacas nin per alta pun'. Biletojn havas la person' en sekva vagon'. //Refreno:// Ankoraux horo gxis la cel', venis tempo por botel'. Plenigu vin per alkohol', laux via vol'. Du horoj nur da malfruigx', ni venas al la renkontigx'. Brakumado kun la rest', preta por fest'. //Refreno:// //Refreno:// {{tag>kanto litero_h}}