====== Ho, vesper', vesper'! ====== ^Esperanta teksto|[[G. O. KARLSSON]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Afton, o hur skön!| ===== Teksto ===== Ho, vesper', vesper'! Super nia ter' regas nun la pac' serena. Post la taglabor' el trankvila kor' levas sin la pregxo bena. Cxiam kun plezur' kantante en vesper' flugas mi anime supren de la ter'. Ho, vesper', vesper'! Super nia ter' regas nun la pac' serena. Peno kaj dolor'! Nun vi iru for! Venas paradiza sento. Amu, mia kor', en felicxa hor'! Sankta estas la momento. Batas min la sorto iam sen kompat', kantas mi. Neniam venkos min la bat'. Peno kaj dolor'! Nun vi iru for! Venas paradiza sento. Dormu nun, anim'! Iru mi sen tim' al felicxolando cxarma! Cxio en la mond' sur la tera rond' revas en la nokto varma. Cxiam kun plezur' kantante en vesper' flugas mi anime supren de la ter'. Dormu nun, anim'! Iru mi sen tim' al felicxolando cxarma! {{tag>kanto litero_h sveda}}