====== Hodiaux Demandis Vi ====== //Kantas [[Jxomart kaj Natasxa]]// ===== Teksto ===== Hodiaux demandis vi kial mi kantas Pro kio mi ludas gitaron Kaj nokte pro tio ni verkas penante trovi la veron amaran. Mi gxuste ne scias mia amata Pro kio mi faras tion Sed sxajnas al mi kiam mi kantas Mi interparolas kun iu. ESTRIBILLO? Kaj la gitaro vi eble scias Estas por mi amiko Gxi bone komprenas fingrojn miajn Kaj de animo, muzikon. Hodiaux demandis vi kial mi vagas Pro kio ne sidas mi hejme Sed eble mi mem tre multe pagus Por ke mi tion komprenu. ESTRIBILLO? Cxu estus pli bone se hejme mi sidus En granda, komforta fotelo Sed lerni la vivon laux libroj solidaj Ne eblas mia angxelo. Hodiaux demandis vi kion mi volas De l` vivo atendas mi kion? Nur resti libera kaj ne esti sole Eviti enuon matino. Nur esti libera kaj ne esti sola Eviti enuon matino {{tag>litero_h kanto}}