====== Hodiaux Pluvas ====== //O.Obuhxov, [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Hodiaux pluvas... Sxi kombas la harojn, Sidanta sur nauxa mont'. Vent' skuas la brancxojn; Sxi turnas okulojn La plenajn da larmoj al mond'. Batas la vangojn, Ekskorias gxis sango Strioj oblikvaj de pluv'. Spadoj de fulmoj Pikas la nubojn, Rampas dedorse la polv'. Sxi jam hieraux Strebis iri For de argxenta la reto. Pluv' hodiauxa Visxis signojn de herba vojeto. Hodiaux pluvas, sxi kombas la harojn, Hodiaux pluvas sur nauxa mont'. Hodiaux pluvas... Sxi kombas la harojn, sidanta sur nauxa mont'. {{tag>litero_h kanto}}