====== Holando ĉe maro ====== ^Muziko|laŭ melodio de risa nacia kanto: Frysk bloed tsjoch op| ===== Teksto ===== Svisujo havas belajn negxomontojn. Vi por dezerto iru al Afrik'. Kaj por Kolumbo kun la blanka ovo Vi povas iri nur al Amerik', Sed en Holando, Holando cxe mar', Tie trovigxas plej rava herbar'. En Germanuj' vi vidas, ke la viroj Sin nutras per kolbaso kaj bier'. Kaj pro vulkanoj en la Italujo Pereas ofte tua mar' kaj ter.' Sed en Holando, Holando cxe mar', Tie ni vivas en verda kampar'. En Cxinoland' gigantaj dikaj muroj Defendas longan voston de la Cxin', En Egiptujo cxe la piramidoj Mumioj strabe alrigardas nin. Sed en Holando, Holando cxe mar', Tie trovigxas fidela fratar'! {{tag>kanto litero_h}}