====== Homa Blovo ====== ^Kantas|[[Morice BENIN]]| ===== Teksto ===== Tajlu, pritajlu Marsxu antauxen al ci Cia muzo kune iru Kaj vian paron skribu sur al strand' Restas brileco De parolo-tornad' Restas la spuroj De auxreolo-karesad' Cxio kio nin mem surprizas Kiam vortoj estas flamoj flugantaj Cxio kio nin mem surprizas Kiam gesto de am' estas homo blov' Tajlu, pritajlu Levu cin super vaku' Findetruu cxi muziko La plej lastajn remparojn de l' enu' Kiam nebulas En cxi trista marcxa mon' Cxe la rand' de la misvojoj En la fund' de la miragx' Jen la trarekta nova pad' Jen la alvoko al nova renkont' Jen returnigxas la pejzagxo Kiam ci jxus kredis pri finvojagx' Tajlu, pritajlu Donu ci blovon el or' Al la granda homa familio Ci sonu en komuna mon-simfoni' {{tag>litero_h kanto}}