====== Homo por mi ====== ^Teksto\\ Muziko|M. Korotj| ===== Teksto ===== En akvujo de l'cxielo Nagxas nubo – blanka velo: Ja vi estas homo por mi! Flugas inter kronaj retoj Sunradiaj leporetoj: Ja vi estas homo por mi! Lignofajro dum vespero – Opinio de fajrero: Ke vi estas homo por mi! Kuras flamo tra lignaro, Kantas, dancas je gitaro: Ke vi estas homo por mi! Vagabondas pluvaj strioj, Ter' kovrigxas per folioj: Flugas malproksimen avi'. Ne ekzistas jam demandoj Krom la sola, la plej granda: Cxu vi estas homo por mi? {{tag>kanto litero_h barda esperanto}}