====== Homoj kiel mi ====== ^Teksto|[[Martin WIESE]]| ^Muziko|[[Martin WIESE]]| ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== Vi fartas kvazaux hejme en jena snoba strat' Vi sentas vin tre grava en kompleto kaj kravat' Vi prelegas tre memfide pri mon' kaj politik' Ne povas vi imagi ke kontrauxas la publik' //Refreno:// >Pardon min sinjoro >Pri kiuj vi parolas nun? > >Sentauxguloj, klauxnoj, noloj >Homoj kiel mi >Strangaj buboj, homaj ruboj >Homoj kiel mi Pripensu se vi kredas ke ni estas sama spec' Mi dauxre apartenas al alia realec' Kaj antaux kelkaj jaroj, kiel bela ironi' Mi mem purigis plankojn por homoj kiel vi >//Refreno// {{tag>kanto litero_h esperanto roko}}