====== Iam ====== ^Muziko|[[Otto W. De NOBEL]]| ^Esperanta teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Eens| ^Originala teksto|[[J. OUDEGEEST]]| ===== Teksto ===== Estigxos iam klara tag', Se venkos liberec', Kaj forte larmon pelas for La rido de l’ gajec'. Se post mizero kaj dolor' La gxojo logxos en la kor', /: Jen venos bela tag'. :/ Estigxos iam klara lum' Post prema tirani'. Se en popolanim' la dev' Farigxos sunradi'. Se post nescio kaj hezit' Levigxos suno de l’ spirit', /: Jen venos klara lum'. :/ Estigxos iam la felicx', Se mortos profitem'. Ne plu suferos iu hom' Sub de malricxo prem'. Se post turmento kaj mizer' Popol' regados sur la ter', /: Jen venos la felicx'! :/ {{tag>kanto litero_i flandra laborista}}