====== IJK en Hungario ====== ^Teksto|[[klari_mikola|Klára MIKOLA]]| ^Muziko|[[klari_mikola|Klára MIKOLA]]| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:02-ijk-en-hungario.jpg?500|IJK en Hungario}} Antaŭ dekses jaroj ie en Hungari' Okazis renkontiĝo, plej fama en histori'. Neforgesebla semajno en Debrecen kiu spertis, tiu revas nur pri reven'. //Refreno:// >IJK en Hungario >IJK en Hungario Alvenis fine la jaro la lasta de la jarmil', kiam denove traviveblos neforgesebla idil'. La homoj alvenintaj alportis tiom da lum', ke apud tiu brilo malaperis eĉ la sun'. //Refreno:// >IJK en Hungario >IJK en Hungario En la Balatono, en tiu bela lag' ni povas bone naĝi dum la nokto kaj dum la tag', kaj se kun ni kunnaĝadas stranga, granda kajman', ne timu, ĉar li ankaŭ estas samidean'! //Refreno:// >IJK en Hungario >IJK en Hungario {{tag>kanto litero_i esperanto movada notoj}}