====== IJS-Kanto 1995 ====== ^Teksto|[[Wolfram DIESTEL]], [[Eduard WERNER]], [[Dorothea HÜFLER]]| ^Muziko|laŭ la melodio "Es war ein König in Thule"| ===== Teksto ===== Malfermu la orelojn ĉar estos bestokant' pri fiŝoj, leopardo, ĉeval kaj elefant'. Hungara manĝo estas tre stranga, ĉar suker' kaj teo laŭ la sperto montriĝis samafer'. Strangegaj verdsteluloj konstruis je maten' malgrandajn krokodilojn el perloj kaj faden'. Biciklis niaj fiŝoj, ĉar naĝi volis tre, sed lagon uzi nur rajtis denaskaj fiŝoj, ve! Atingi penis lagon alian, sed, kurioz', troviĝis ili fine ĉe tomboj por ripoz'. Konkursis kuirante nur unu sola grup', miregis l' organizantoj pri rizvianda sup'. Danĝera krokodilo dum bal' kun ovaci' ekkaptis verdstelulon kaj preskaŭ dronis li. Tre taŭgas por finvenko moderna esperantist' almenaŭ kun piedpilko kaj kontraŭ pezlevist'. {{tag>kanto litero_i esperanto movada}}