====== Ili Venos ====== //Kantas [[Persone]], teksto: Martin & [[Bertilo WENNERGREN]]; muziko: Martin & [[Bertilo WENNERGREN|Bertilo]] & Anders// ===== Teksto ===== Jen matenas, levigxas la sun' Bonvenigas min la tristo Per la trajn' al cxiama labor' Min jam tedas la ekzisto Ho amiko, cxu samas por vi? Iras hejmen sola sur strat' Nur albojas min hundoj Sur la sojlo salutas silent' En abismo da sekundoj Ho amiko, min mankas ecx plor' Sed mi scias ke ili venos por mi Unu belan tagon Mi ja scias ke ili venos por vi Porti nin paradizen Kara frato, mi vokas al vi Aliflanke de la tero En la sxipo de l' glora vojagx' Cxu vi estos pasagxero? Ho amiko, persistu kun mi Cxar mi scias... Jes, mi scias, antaux semajn' Ili devus jam alveni Certe estis grava kial' Kaj ni povas plu elteni Cxar mi scias... {{tag>litero_i kanto}}