====== Infana marŝkanto ====== ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Infanar', ni iru en kampar', la, la, la, la. Cxiel' blukolora, vento fresxodora, Floroj, kampoj kaj arbar', Sonoj de birdar'. Bela estas la natur', Kantu nun ni kun plezur', Gxoja rido ehxu en lazur'! Trans la valoj, trans la montoj Gxis la vastaj horizontoj Sonu niaj gajaj kantoj! Marsxu nur, marsxu nur, Nia kara amikar', Marsxu nur, marsxu nur, Kara amikar'! {{tag>kanto litero_cxehxa marsxo}}