====== Infanaj Demandoj ====== //Auxtoras kaj kantas [[Mikaelo BRONSxTEJN]]// ===== Teksto ===== Tutan tagon - jes, en vero - De mateno gxis vespero, Kaj ecx de vespero gxis maten', Alirante kun humilo, Min demandas mia filo - Estas plej terura ekzamen'... >Sen pripenso vi respondon trovu. >Jes... Malfacile! Cxu por birdoj estas gantoj? Kiel tusxas elefantoj? Cxu avinon havas norda vent'? Kie steloj dormas tage? >Ne imagas mi ecx svage - >Kion li demandos post moment'. Eblas tute frenezigxi, jes... Terure! //Cxi tie sekvas sceneto - eldiro: (tr. el la rusa)// //- Pacxjo, kiel nomigxas tiu cxi auxto?// //- Kiu do auxto?// //- Nu jen tiu, kun granda sxangxujo.// //- Ne sxangxujo, sed sxargxujo. Gxi estas germana auxto, gxi nomigxas "Magirus".// //- Cxu do oni dum la milito gxin kaptis?// Jam kusenon sercxas l'kapo, Sed denove kiel frapo: - Kio estas "opodeportun"? Li demandas en krepusko: "Cxu similas muson musko? Kaj cxu estas kuloj en la Lun'?" >Kie ili ja forestas? Interese... Mi ja dormas sen reveno, Cedas lokon al cxagreno: Kion plu elpensos vi, acxul'? En la cxambro cxio mutas. La filet' en songx' balbutas: "Kio, kiam, kiel, kiu, cxu?" >Mi rigaradas lin admire, jes. Interese... //(tr. el la rusa)// //- Pacxjo, kiel en Esperanto estas =cxevalo=?// //- "Fisxo".// //- Nu kion do vi diras =fisxo=... "Fisxo" estas =fisxo=. Sed =cxevalo= en Esperanto estas "cxevalo". Pacxjo, cxu mi nomu najbaron Vovka "cxevalo"?// //- Kial do tiel?// //- Cxar antauxe mi lin nomis "fisxo"...// - Nur trankvilo - jen arogo.- Diris granda pedagogo. Mi atendis kun interna trem': Li demandos, mi esperis, Pri de kie li aperis? Sed li tion bone scias mem. >Plej versxajne de najbaro Vovka. >Tute certe. Mi respondas, mi konvinkas, Trankviligajn gutojn trinkas. Sed mi revas - iam kun humil' Pri piratoj kaj perantoj, Kaj pri vortoj Esperantaj Li demandos same, mia fil'. ..... {{tag>litero_i kanto rusa}}