====== Infanet' orfiĝis ====== ^Muziko|cxehxa popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]| ^Origina titolo|Osiřelo dítě| ^MIDI|{{:muziko:infanet_orfigxis.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:infanet_orfigxis.png}} /: Infanet' orfigxis, :/ /: kiam jaron vivis. :/ /: Cxar gxi plikreskadis, :/ /: je patrin' demandis. :/ /: Gxi la patron petis: :/ /: "Kien vi sxin metis?" :/ /: "Dormas panjo via :/ /: en cxambreto sia. :/ /: En tombej' sxi kusxas, :/ /: pordon tombo tusxas.":/ /: Patro tion diris, :/ /: tuj infan' foriris. :/ /: En tombej' fosetis, :/ /: fingron gxi vundetis. :/ /: Kaj gxi finfosetis, :/ /: ekplorinte petis :/ /: "Ah, kompatu, panjo, :/ /: al mi, al infano! :/ /: Venku, panjo, morton, :/ /: diru unu vorton!" :/ /: "Neeblas parolo :/ /: pro peza argilo; :/ /: kaj sur mia koro :/ /: estas flama sxtono. :/ /: Infanet', foriru :/ /: je dua panj' ridu!" :/ /: "Sxia am' ne tia :/ /: estas kiel via! :/ /: Sxi la panon donas, :/ /: gxin trifoje turnas. :/ /: Sed vi, panjo kara, :/ /: estis malavara. :/ /: Kiam sxi min kombas, :/ /: sangon planko sorbas. :/ /: Vi la harojn tenis :/ /: kaj min cxirkauxprenis. :/ /: Kiam sxi min lavas. :/ /: mi frapvundojn havas. :/ /: Kiam vi min lavis, :/ /: vi per kis' min ravis. :/ /: Sxi cxemizon prenas :/ /: kaj min sxi malbenas. :/ /: Vi gxin, ahx, lavante :/ /: min gxojigis kante." :/ /: "Iru for, infano, :/ morgaux en mateno estos mia veno." /: Infanet' revenis, :/ /: la kapeton tenis. :/ /: "Pacxjo, ahx, patreto, :/ /: jen la patrineto! :/ /: Mia panjo kara :/ /: en vestajxo pura!":/ /: ,,Kion vi nur facas? :/ /: Panjon vi ne havas! :/ /: Nenies cxeesto :/ /: kaj nenia vesto!" :/ /: "Patro, cxerkon faru, :/ /: min al mort' preparu! :/ /: Anim' al Di' venos, :/ /: korpon tombo tenos. :/ /: Tombo de l'patrino :/ /: post la vivofino." :/ /: Tuj gxi malsanigxis, :/ poste mortpaligxis, trian tagon mortis. {{tag>kanto litero_i cxehxa popola notoj midi}}