====== Infaninvado ====== ^Teksto|[[Nanne KALMA]]| ^Muziko|[[Nanne KALMA]]| ^Kajto|[[Kajto]]| ===== Teksto ===== Gxenite en dormado, vekigite per frapado Al la urbanoj nenio evitigxas en cxi-tiu tago Cxarpentado sur la placo, jxetigxado sur matraco La festopreparado sxajnas vera plago Gefiloj kun gepatroj svarmas tra la stratoj La aero plenigxas de rumor' de infaninvado De cxiuj flankoj alvenante, la urboplacon ekposedante La infanoj antauxgxojas la spektaklon de la pupteatro Plejeble apude de la podio kolektigxas la publiko Surtersidante aux lokon trovante sur tribun' Cxirkauxe la geplenkreskuloj, en la mezo la gejunuloj Strecxe atendante kio okazos nun . . . {{tag>litero_i kanto}}