====== Inter azen' kaj bovo ====== ^Kantas|[[Akordo]]| ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Inter azen' kaj bovo li, Do-, do- dormas fil' de Di'. Kantoj el ĉiel', Voĉoj de anĝel', Flugas kun elan' Ĉirkaŭ Dia am'. Inter la brakoj de Mari' Do-, do- dormas fil' de Di'. Kantoj el ĉiel', Voĉoj de anĝel', Flugas kun elan' Ĉirkaŭ Dia am'. Inter la rozo kaj lili' Do-, do- dormas fil' de Di'. Kantoj el ĉiel', Voĉoj de anĝel', Flugas kun elan' Ĉirkaŭ Dia am'. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/interazen.htm