====== Inter ĉiuj plej feliĉa ul' ====== ^E-teksto|[[wpeo>Vladimir Türk]]| ^MIDI|{{:muziko:inter_cxiuj_plej_felicxa_ul.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:inter_cxiuj_plej_felicxa_ul.png}} Kapon klinu, kamarad', tunelo antaux ni sonas reloj, sonoriloj, krias la fajfil', masxinestro en la budo estas ja bravul' mi ecx malgraux fulgoj estas plej felicxa ul', jes, inter cxiuj plej felicxa ul' Se mi vidas nigran fumon flugi de l' masxin' en la vasta mondo certas unusola sci', en la vasta mond' mi firme tenas en memor': sur la reloj la vagant' ne vivas en izol', jes, la vagant' ne vivas en izol' //Refreno:// >mi mem bonege konas gxin, trake mi ne solas dum la viv', mi mem bonege konas gxin, trake mi ne solas dum la viv Frisko post la dorso, verdas nia signalil' trajno flugas nokten kiel tauxro en panik' gxoju, civitanoj, vin atingas nia voj' sur la reloj la vagant' ne vivas en izol' Karbo sub la dorso, la kovrilotruoj mil lampon anstatauxas super kapo stala bril' en vagonon mi enrampis krabe kun plezur' mi ecx malgraux fulgoj estas plej felicxa ul' //Refreno// Mi sxin vidis en fosajxo stari cxe la trak' min allogis la ridemo kaj svinganta brak' salutite, sxi heziton ludas per okul' mi ecx malgraux fulgoj estas plej felicxa ul' {{tag>kanto litero_i notoj midi akordoj}}