====== Interna Ideo ====== ^Teksto|[[Daniel HADDAD]]| ^Muziko|[[Daniel HADDAD]]| ^Kantas|[[Daniel HADDAD]]| ===== Teksto ===== Ververas al mi ke la vera kanto de l' bird' estas bela pepa koncert'... Kun tonoj da viv' ĝi korusas en unuiĝ' do momentoj senpreokupiĝaj! Ververas al mi ke la vera ĝojo de l' viv' estas ĝojo de l' birdokant'... De tia kunig' venas tembra korusanim', de melodi' internacia! Estis grupo esperanta kun samideal', esprimante parolon ensamlingvan... atentigis grupeton, kiu sentis la sperton, fenomeno lingva! Do mi kantos kun la vivo por ke vivo kantu min, ju pli konas ni la lingvon des pli homoj ŝatas ĝin. Vi vidu kara kamarado, jen interna ideo! Li ĝisis tute kunflugante pro la vera help'! {{tag>kanto litero_I}}